Kurso de Esperanto

Post “Arkones” ni lanĉis novan kurson de Esperanto. La plejmulto el niaj gekursantoj estas gestudantoj, sed ni tre ĝojas pri ĉiuj, kiuj volas renkontiĝi kun poznanaj esperantistoj.

Ekde oktobro ni renkontiĝas ĉiusemajne en salono 011 de Fervojista Kulturdomo (av. Niepodległości 8a, vid-al-vide de Marcinkowski parko, enirejo kun ŝildo de restoracio “Oaza”).

La instruistino:
Agnieszka Rzetelska
tel.: +48 664 991 079
e-mail: agnieszkausuń@toesenco.org
gg: 3393863