Pasport-servistoj en Poznań
Kun granda kaj abunda E-movado Poznano estas unu el la plej E-amikaj lokoj en la mondo, kaj la dua plej vaste reprezentata pola urbo en Pasporta Servo ’08 (same kiel Piotrków Trybunalski).
Dum vizito en Pollando, aŭ dum viaj libertempaj ekskursoj tra Eŭropo vi neniam hezitu viziti nin eĉ se vi venas nokte!
Pasporta-servanoj (laŭ proksimeco al urbocentro):
- Tobiaŝ Kaźmierski (1983) kaj Bogusłava Lavrynowiĉ (1987) – 6 minutoj trame de stacidomo, 3 minutoj al la urbocentro.
Mi gastigos vin en la nova prunteprenita ĉambro kun propra necesejo kaj duŝejo. Mia planko, dormosako, kaj matraco estas je via dispono. Krome, mi ebligos por vi la retligon (ŝnura aŭ senŝnura). Kun plezuro ni malplenigos la botelon de vino/biero/vodko el via lando, sed se vi jam disĵetis viajn monojn vi povas atendi almenaŭ la kafon kaj vespermanĝon, depende de la tempo ni prepariĝos la varman tagmanĝon por vi. Prefere: junaj, amuzemaj homoj.
Fotoj de ni: tobiasz.esenco.org , kontakto: Sendu retmesaĝon
- Tomek Rozmiarek – 6 minutoj trame de stacidomo, 10 minutoj al la urbocentro
Retpaĝo de mi: rozmiarek.pl
- Andrzej Jasiak – 17 minutoj trame de stacidomo, 12 minutoj al la urbocentro
- Tomasz Zwoniarski – 30 minutoj buse de stacidomo, ĉ. 20 minutoj al la urbocentro
- Witold Dobrowolski – ĉ. 25 minutoj trajne de Poznań
Vizitante nin ne forgesu preni VIAN AKTUALAN “PASPORTAN SERVON”, kio estas ja kondiĉo de gastigado. Tie vi trovos niajn adresojn kaj informojn pri kondiĉoj.
Ni rekomendas mendi la libron ĉe www.tejo.org/ps .




