Aktualaĵoj

La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreigxo de UEA

“Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.

Legu pli » Komentoj 2008.06.15 Tobiasz Kaźmierski

7-a PEJ-kunveno en Varsovio

Maje, inter 30-a ĝis 1-a de junio okazis en Varsovio longe atendita kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum la aranĝo oni elektis la novan estraron kaj pridiskutis ĉiujn la plej aktualajn aferojn. Renkontiĝon partoprenis du membroj de E-Senco, kiuj estas Leszek Dobrowolski kaj mi – Tobiasz Kaźmierski.

Legu pli » Komentoj 2008.06.06 Tobiasz Kaźmierski

60-a Internacia Fervojista Kongreso en Poznań

Ekde la 16-a ĝis 23-a de majo okazos en Poznań la 61-a Fervojista Kongreso, kiu estos unu el la plej grandaj Esperantistaj renkontiĝoj ĉi-jare en Pollando. Dum pasintaj monatoj anoj de E-Senco diligente prilaboradis programon de la Kongreso kaj kunlabore kun Pola Esperanto Fervojista Asocio invitas al la Kongreso.

Legu pli » 2008.05.10 Tobiasz Kaźmierski

Interlingvistika semajno (sesio) ĉe UAM

La invitletero de Ilona Koutny – gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj.

Legu pli » 2008.02.01 Tobiasz Kaźmierski

"Esperanto aktuale" en Poznań

Laborgrupo pri la nova projekto de E@I elektis Poznań kiel kunsidloko. Al la kunsido venos ia. reprezentantoj de UEA, TEJO, Varsovia Vento, Pola Radio, GEA, Libera Folio, Esperanto-mozaika, PEJ kaj E-Senco. Legu la informon en novaĵletero de E@I.

Legu pli » Komentoj 2008.01.29 Tobiasz Kaźmierski

Gajan Kristnaskon

Elkorajn bondezirojn de sano kaj prospero kaj bonan novan 2008an jaron.

- La estraro de E-SENCO

Legu pli » Komentoj 2008.01.06 Tobiasz Kaźmierski

Silwestra Balo (AS) en Malborko

Varsovia Vento kaj Pola Esperanto-Junularo invitas vin al Malborko por kune, ESPERANTE festi alvenon de la nova jaro 2008.

Legu pli » Komentoj 2007.12.24 Tobiasz Kaźmierski

Invito al Bjalistoko

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof elkore invitas partopreni VIII Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn 14-17 de decembro 2007.

Legu pli » Komentoj [1] 2007.12.01 Tobiasz Kaźmierski

Nova E-kurso en Poznań

Renkontiĝu kun Esperanto-kursantoj! Pli da informoj pri la kurso…

Legu pli » Komentoj 2007.11.18 Leszek Dobrowolski

Instruista kursaro en Poznań

Ricevu Diplomon de ILEI kiel Esperanto-Instruisto! Aliĝu jam nun al la Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań por nur unu jaro!

Legu pli » Komentoj 2007.09.05 Tobiasz Kaźmierski