60-a Internacia Fervojista Kongreso en Poznań
Ekde la 17-a ĝis 23-a de majo okazos en Poznań la 60-a Fervojista Kongreso, kiu estos unu el la plej grandaj Esperantistaj renkontiĝoj ĉi-jare en Pollando. Dum pasintaj monatoj anoj de E-Senco diligente prilaboradis programon de la Kongreso kaj kunlabore kun Pola Esperanto Fervojista Asocio invitas al la Kongreso.
Programo (elektitaj programeroj)
17-a de majo 2008, sabato
h. 19.00, Interkona Vespero, Klubejo „Alibi”
h. 21.00, Nokto de Muzeoj
18-a de majo 2008, dimanĉo
h. 10.00, Solena inaŭguro, salonego NOT
h. 16.30, sankta meso, preĝejo de La Plej Sankta Savanto
h. 20.00, Nacia Vespero, salonego NOT
19-a de majo 2008, lundo
h. 9.00-18.00, trajna ekskurso al Wolsztyn
h. 19.00-20.00, filmoj de Roman Dobrzyński, Kulturdomo de Fervojisto
20-a de majo 2008, mardo
h. 9.30-12.00, plenkunsido publika de IFEF, salonego NOT
h. 13.00, Faka komisino
h. 20.00, Bankedo kaj Internacia Balo, salonego LOK
21-a de majo 2008, merkredo
h. 8.00-18.00, ekskurso laŭ Piast-reĝa itinero
22-a de majo 2008, ĵaŭdo
h. 9.00-10.00, prezentado de Triest, kie okazos la 61. IFEK
h. 13.00-18.00, ekskurso al Kastelo en Kórnik kaj Rogalin
h. 20.00, Kultura Vespero, Kulturdomo de Fervojisto
23-a de majo 2008, vendredo
h. 9.00-10.00, fakaj prelegoj, Kulturdomo de Fervojisto
h. 15.00- 15.45, solena fermo de la 60-a Kongreso, salonego NOT
h. 20.00, Internacia Vespero, Kulturdomo de Fervojisto
Plenan programon, informojn pri PEFA kaj pri Kongreso oni povas trovi ĉe la paĝo www.pefa.pl





Dodaj komentarz
Commenting is closed for this article.