7-a PEJ-kunveno en Varsovio
Inter 30-a ĝis 1-a de junio okazis en Varsovio longe atendita kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum la aranĝo oni elektis la novan estraron kaj pridiskutis la plej aktualajn aferojn. Renkontiĝon partoprenis du membroj de E-Senco, kiuj estis Leszek Dobrowolski kaj mi – Tobiasz Kaźmierski.
La nova estraro
Nuna estraro konsistas el: Łukasz Żebrowski, Agnieszka Rzetelska, Justyna Rusznica, Leszek Dobrowolski kaj Łukasz Korczewski. Tiu kvinopo de gejunuloj gvidos relative junan organizon dum du jaroj. Ilia unua tasko estas ordigi la PEJ-an buĝeton, gvidi projektojn iniciatajn antaŭe kaj solvi
problemojn kiujn lasta estraro ne sukcesis solvi. Poste, meze de la jaro 2009 okazos en Pollando UK kaj en Ĉehio – IJK. PEJ helpas organizi ambaŭ.
Nova aŭ renovigita?
Kelkaj membroj de lasta estraro decidis daŭre gvidi la organizon kaj kandidatiĝis denove. Tial Łukasz Żebrowski kaj Leszek Dobrowolski denove aperis en la estraro kaj laboros kiel prezidanto kaj kasisto. Per ilia sperto kaj fervoro ili certe subtenos pli junajn kompanojn. La vicprezidantino estas ĉarma knabino Agnieszka Rzetelska aktiva precipe dum
organizado de AS kaj en loka agado en Olŝtyn. Verŝajne ŝi baldaŭ ekstudos en Poznań kaj espereble aliĝos al E-Senco. Des pli mi ĝojas. Sekreterino iĝis Justyna Rusznica, kiu antaŭe tre aktive popularigis esperanton inter skoltoj. Eble skoltoj estos baldaŭ la plej grandnombra parto do PEJ. Kaj la
lasta – Łukasz Korczewski. Li ŝajne respondecos pri aferojn ligitaj kun interreto, komputilaj aferoj, ktp. Jam antaŭe li briletis kiel aktiva PEJ-membro.
Krome
Dum la kunveno oni prilaboris planitajn ŝanĝojn en la statuto kaj pridiskutis projektojn sed pri tio-ĉi espereble oni povos legi baldaŭ ĉe renovigota paĝaro de PEJ.
Trajno “Zamenhof”
Dimanĉe, la 1-an de junio el Bjalistok en sia unua vojo ekis la trajno “Zamenhof”. En Varsovio oni solene salutis honorajn veturantojn, kiuj estis Klara kaj Ludoviko Zamenhof.
Ĉion bonan geestraranoj!
Tio estu la bona periodo por Esperanto en Pollando. Junularo Esperantista subtenu PEJ-on, kiu estas unu nura tutpollanda organizo preta bonkvalite informi pri Esperanto kaj ĝin popularigi.
Dankon pro fotoj al Małgorzata Strychewicz (Kurier PKP), al Saŝa Kovjazina kaj
Agnieszka Mozer.



















Dodaj komentarz