"Esperanto aktuale" en Poznań

2008.01.29 10:27 Tobiasz Kaźmierski

Pri la projekto “Esperanto aktuale”

Daŭre okazas laboroj pri la projekto “Esperanto aktuale”, pri kiu ni skribis en nia antaŭa novaĵletero. La projekto daŭre estas en la planfazo. Dum tiu ĉi tempo estis kontaktitaj multaj reprezentantoj de diversaj Esperanto-organizoj kaj prizorgantoj de kelkaj grandaj informportaloj pri Esperanto, okazis kelkaj ret-kunsidoj kun kelkaj eblaj kunlaborantoj. La projekto estis prezentita dum diversaj Esperanto-aranĝoj kaj kelkaj Esperanto-gazetoj publikigis artikolojn pri ĝi. Se ankaŭ vi interesiĝas pri la nova informportalo, vi estas bonvena aliĝi al la dissendolisto http://groups.google.com/group/esperanto-aktuale .

La 9-10an de februaro en Poznano (Pollando) okazos laborkunsido kun kelkaj kunlaborontoj pri la projekto. Al la kunsido planas veni reprezentantoj de UEA, TEJO, Varsovia Vento, Pola Radio, GEA, Libera Folio, Esperanto-mozaika ktp. Pli da detaloj pri la kunsido kaj evoluo de la projekto aperos en unu el niaj sekvaj novaĵleteroj.

Ĉerpita el: http://vikio.ikso.net/Novaĵleteroj/Novaĵletero4

Dodaj komentarz

Textile Help