Instruista kursaro en Poznań

2007.09.05 20:49 Tobiasz Kaźmierski

Instruista kursaro en Poznano en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI kune organizas internacian instruistan kursaron, kiu disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka semajna sesio (la unua okazos 15-21.09.2007 kaj la dua 2-8.02.2008), intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kaj fina ekzameno okazos en septembro 2008. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista kursaro.
(Tiuj kiuj partoprenos la kursaron enkadre de siaj tri-jaraj interlingvistikaj studoj, kiel specialiĝon, ricevos diplomon pri postdiplomaj interlingvistikaj studoj.)

Kondiĉo:

Bona lingvoscio (atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno). Partoprenkotizo:

A-landoj: 360 EUR, B-landoj 125 EUR por unu semestro. Pri detaloj de klasifiko je A kaj B landoj informiĝu ĉe Ilona Koutny.

El la Programo Lingvopedagogio (Zsófia Kóródy, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Maria Majerczak):

  • bazaj faktoroj de lingvopedagogio
  • esperanta metodiko
  • instruhelpiloj (de instruista kofro ĝis retkursoj)
  • esperanta kulturo (István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):
  • plej gravaj eventoj de historio de esperanto
  • ĉefaj periodoj de e-literaturo
  • tiklaj punktoj de e-gramatiko
  • lingva trejnado (per testoj)

Kiel donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj:

  • Problemojn de la nuntermpa e-movado (Humphrey Tonkin)
  • Nuntempa literaturo (István Ertl)
  • Psikologiaj aspektoj de komunikado (Claude Piron)
  • Interkultura komunikado (Ilona Koutny)

Aliĝo ĉe:

d-rino Ilona Koutny
gvidantino de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodległości 4
PL 61-874 Poznań
e-mail: ikoutny ĉe amu.edu.pl
www: www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Dodaj komentarz

Textile Help