Interlingvistika semajno (sesio) ĉe UAM
Ni kore invitas vin partopreni la kutiman komunan vesperon kun la gestudentoj kaj geistruistoj de la Interlingvistikaj Studoj, kiu okazos la 4an de februaro, lunde je la 19a horo en la restoracio OAZA (al. Niepodłegłości 8). Post vespermanĝo (20 zlotoj) okazos kultura programeto kaj babilado.
Vi povas ankaŭ viziti la kurson de prof. Humphrey Tonkin pri la Nuntempaj problemoj de Esperanto-movado en UAM (Coll. Novum, al. Niepodłegłości 4, 2a etaĝo dekstre, salono 203): 14.45-16.15, 16.30-18.00 lunde kaj marde.
d-rino Ilona Koutny, akademiano
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html





Dodaj komentarz
Commenting is closed for this article.