Invito al Bjalistoko
2007.12.01 21:32
Bjalistoka Esperanto-Societo Fondumo Zamenhof elkore invitas partopreni VIII Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.
Vendredo, la 14-an de decembro 2007
- 18.00 – renkontiĝo en la Podlaĥia Muzeo (Malnova Urbodomo),
- gvidata vizitado de la ekspozicio kaj rakonto de la direktoro Andreo Lechowski pri „Bjalistoko en okuloj de Ludoviko”
- gvidata ekskurso al la loko, kie naskiĝis Esperanto – urba placo kaj la glitejo „Sub bona stelo”
- amika rondo en Esperanto-Centro
Sabato, la 15-an de decembro 2007
- 10.00 – en la kleriga parto ĉe la Universitato en Bjalistoko, Plac Uniwersytecki 1, prelegoj:
- prof. Hanna Konopka „Bjalistokano Ludoviko Zamenhof – praekzemplo de la eŭropa unia ideo”
- Robert Kamiński „100 jarojn de la esperanta movado en Lodzo”
- Stanisław Dobrowolski – „Esperanto ĉe kurtaj ondoj”
- Elżbieta Karczewska „Universalaj kongresoj”
- Jarosław Parzyszek – „Mallonga historio de artefaritaj lingvoj”
- Nina Pietuchowska – malfermita montrleciono de Esperanto
- 13.40 – esperanta kuirejo
- 14.30 – komuna metado de floroj ĉe la monumento al L. Zamenhof
- 15.00 – katolika diservo en la Blanka Preĝejo
- 16.10 – naskiĝfesto en la kafejo FAMA, strato Legionowa 5
- himno ESPERO fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
- prezentos sin infanoj el la Infana Ĝardeno numero 52
- prezentos sin junulara koruso el la Liceo n-ro 1. Direktos Eva Głażewska
- teatraĵo de Amatora Juda Teatro el Tykocin „En la ombro de sinagogo”
- prezentos sin Junulara Ortodoksa Koruso AKΣION. Direktos pastro Aleksandro Łysynkiewicz
- kristnaskaj bondeziroj kaj kristnaska kanto „Dio naskiĝas” fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
- 19.30 – prezentas sin franca kantisto JoMo en la kinejo FORUM- strato Legionowa 5
- Poste: amika rondo en Esperanto-Centro
Dimanĉo, la 16-an de decembro 2007 r.
- 9.00 – busa ekskurso al Supraśl (starto strato Piękna 3)
- urba rigardado
- vizitado de mondfama, moderna Muzeo de Ikonoj
- lignofajro kaj pikniko en arbaro
- 17.00 – reveno al Bjalistoko
- Poste: amika rondo en Esperanto-Centro
Lundo, la 17-an de decembro 2007
- 10.00 – festa kunsido de la la urba konsilantaro, strato Mickiewicza 3, konferenca salono
- himno ESPERO fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
- enmanigo de la Diplomo de la Honora Civitano de Bjalistoko al sinjoro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof
- prelego de prof. Hanna Konopka pri „Bjalistokano Ludoviko Zamenhof – praekzemplo de la eŭropa unia ideo”
- emisio de la signala elsendo de la esperanta televido ITVC
- kristnaskaj bondeziroj kaj kristnaska kanto „Dio naskiĝas” fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik





Ni havas ankoraŭ liberan lokon en nia aŭto. Se iu estas interesata – bonvolu kontaktiĝu nin!
— Tomek · gru 7, 21:38 · #