La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreigxo de UEA
“Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.
En la datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio la Pola Parlamento emfazis la “rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu – kiel estas vortumite en la rezolucio – “kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon
> de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”.
“La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco”.
Esperanto estas internacia helplingvo, kreita de Ludoviko Zamenhof en la 1887-a jaro. La kreinto nomis ĝin komence simple “lingvo internacia”. La signo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo, kiu troviĝas ankaŭ sur la E-flago.
El: Ret-Info . Esperantigis Barbara Pietrzak. Pola teksto el Onet.pl





Dodaj komentarz