Silwestra Balo (AS) en Malborko

2007.12.24 12:18 Tobiasz Kaźmierski

Por ni ĉiuj: koncertoj, prezentadoj, ekskursoj, kursoj, renkontiĝoj, popoldancoj, interesiĝ-rondoj, seminarietoj, lokaj specialaĵoj, ludoj kaj la novjara balo.

Por Esperanto: kulturlingva festivalo kaj prezentado de la lingvo por la loka junularo

En la ASejo: naĝejo, retejo, diskejo, trinkejo, ludejo, renkontiĝejo, masaĝejo, orienta korto (teo-ejo), kinejo, prezentejo kaj la kutima teo-kafo bufedo senpage por ĉiuj :)

Komenciĝo la 27-an de decembro per vespermanĝo kaj interkona vespero, finiĝo la 2-an de januaro post matenmanĝo; la oficiala fermo la 1an vespere.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis…. http://www.as.pej.pl

Dodaj komentarz

Textile Help