Datumoj de la societo

Plena nomo: E-SENCO Towarzystwo Kulturalno-Społeczne im. Ludwika Zamenhofa
Adreso: ul. Podmiejska 15, 61-357 Poznań
Numero de la bankokonto: 73 1940 1076 3036 1258 0000 0000 w Lukas Bank

Agado de la klubo

Certe plej gravas kursoj. Krome ni aktiviĝis en refondigo de Pola Esperanto – Junularo. Dum 2005 jaro ni helpis aranĝi IJKon en Zakopane. Jam kutime ni halpas aranĝi Arkones:http://arkones.org. La saman agadon daŭrigas la Societo.

Ni estas malfermita grupo kaj ege sopiras kontaktojn :). Ni volas konatiĝi kun ĉiuj esperantistoj vizitontaj Poznań. Speciale ni volas konatiĝi kun ĉarmulinoj sed ankaŭ knabojn ni bonvenigas :). Vere :).

Ĉi – okaze mi volas danki al ĉiuj geamikoj, kiuj helpas al ni. Speciale al klubo Varsovia Vento pro indiki la vojon al ni. Krome dankon al Paweł Janowczyk kaj Zbigniew Kornicki pro kunlaboro, helpemo kaj patreco kaj al Wiesław Libner dank al kiu ni povas okazigi kursojn en varma kaj ĉarma atmosfero.

Historio de la Societo

Ekde la jaro 2003-2007 E-Senco funkcis kiel junulara klubo. Pri ĝia historio kaj agado vi legu sube. Dum la jaro 2007 oni decidis fondi Esperantistan asocion por festi jubileon de Esperanto kaj jubileon de la naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Fin-fine oni starigis Societon kiu heredis la nomon E-Senco

Koncize pri la historio de la klubo

Nia klubo naskiĝis fine de la jaro 2003 – oktobre. Fondis ĝin tiam Leszek, Przemo kaj Tobiasz. Ni elektis nomon: E-SENCO aŭ plennome: Esperanta Senco.

Dum tiu mallonga periodo ni sukcesis okazigi kursojn kaj varbi kelkajn homojn. Ni aktivis en LKK de IJK en Zakopane kaj aktivas en OK (Organiza Komitato) de ARKONES. EN la jaro 2005 ni prezentis Esperanton dum la Tago de Eŭropaj Landoj. Espereble ni minimume iome popularigis Esperanton en nia regiono.