Koncize pri la historio de la klubo

Nia klubo naskiĝis fine de la jaro 2003 – oktobre. Fondis ĝin tiam Leszek, Przemo kaj Tobiasz. Ni elektis nomon: E-SENCO aŭ plennome: Esperanta Senco.

Dum tiu mallonga periodo ni sukcesis okazigi kursojn kaj varbi kelkajn homojn. Ni aktivis en LKK de IJK en Zakopane kaj aktivas en OK (Organiza Komitato) de ARKONES. EN la jaro 2005 ni prezentis Esperanton dum la Tago de Eŭropaj Landoj. Espereble ni minimume iome popularigis Esperanton en nia regiono.